Episkopara Konferenco

En la Katolika Eklezio, por Episkopara Konferenco oni intencas la asembleon de episkopoj de iu nacio, aŭ ankaŭ ŝtato aŭ certa teritorio, kiuj celas kune praktiki pastoralajn funkciojn por la tieaj fideluloj, por pliefike komuniki kaj disvastigi la spiritajn bonojn - kaj ties sociajn sekvojn en la socio - kiujn la Eklezio ofertas al la homoj, precipe per formoj kaj metodoj de apostoleco oportune taŭgaj laŭ tempaj laŭ lokaj cirkonstancoj, laŭnorme de kanona juro[1].

Temas el si mem pri permanenta institucia organismo.

En ĝi laŭjure membras ĉiuj funkciuloj de la loko de iu rito (episkopoj de la regionaj diocezoj), la koadjutoroj (episkopoj helpantaj, elektitaj de la loka episkopo), la helpantoj (taskitaj de la Sankta Seĝo) kaj aliaj episkopaj titoluloj (ŝarĝitaj de la apostola seĝo aŭ de la episkopara konferenco por apartaj oficoj).

La episkoparaj konferencoj rajtas sin doti per speciala statutoj.

La decidoj de unuopaj episkoparaj konferencoj, se temas pri ligitemaj leĝfaritaj kaj aprobitaj de la Sankta Seĝo estas devigantaj por ĉiuj nur en du kazoj:

Unua hipotezo: la decido devigas kiam la normo estas antaŭvidita en la komuna kanona juro kaj aprobita de Sankta Seĝo,

Dua hipotezo: kiam la decido estas kunforma al aparta preskribo de la Sankta Seĝo, ankaŭ se akirita per premo de la sama episkopara konferenco.

Kreiĝas ankaŭ “federacioj de episkopara konferencoj”, kiuj kunigas episkoparajn konferencojn de la sama kontinento aŭ de iu parto de ĝi. Tiu eŭropa siglas tiel: CCEE (KKEE = Konsilio de Konferencoj Episkoparaj Eŭropaj) [1]

  1. Vidu. Kodo de kanona juro, kan. 447.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search